Baza celo de Esperanto Ligo de BkH estas disvastigo de Internacia Lingvo Esperanto inter gejunuloj de BkH, disvolvo de Esperanto-Movado kaj organizo de membraro por praktika uzo de Esperanto en internaciaj rilatoj cele forigo de lingvaj obstakloj, pro firmigo de paco, protekto de homaj rajtoj, fortigo de reciproka respekto kaj amikeco, inerŝanĝo de spritaj havaĵoj kaj disvolvo de demokratio en internaciaj rilatoj.

Laŭprogramaj taskoj de la organizaĵo estas:

a) disvastigo kaj praktika uzo de Esperanto aparte per organizo de lingvaj kursoj, seminarioj, lernejoj por instruistoj kaj aktivistoj, fondiĝo de bibliotekoj, organizo de laŭtemaj kunsidoj, prelegoj kaj publikaj aranĝoj kaj disvastigo de literaturo pri Esperanto kaj en Esperanto
b) helpo pri asociigo de homoj Esperanto-parolantaj aŭ Esperanto-amikoj en societoj kaj kluboj sur teritorio de BkH
c) interŝanĝo da spertoj kaj kunlaboro kun samaspiraj organizaĵoj tra la mondo
d) informado de internacia pobliko kun disvolvo kaj atingadoj de BkH
e) kunlaboro kun adekvataj organizaĵoj kaj institucioj sur teritorio de BkH.

>Reen