PRI LA LIGOLa organizita E-movado en Bosnio kaj Hercegovino, kiu estis tiam kadre de Aŭstro-hungaria imperio, ekestis en 1910 en Sarajevo per fondiĝo de la societo "La Stelo Bosnia". En la sama urbo kvar jarojn poste, en 1914 eksplodis la unua mondmilito, disfalis la imperio kaj post kvar-jara sanga militado formiĝis en 1918 la reĝlando Jugoslavio. La reĝlando, kiun ĉefe karakterizis aŭtokrata reĝimo, kolapsis komence de la dua mondmilito en 1941, la teritorion dum kvar jaroj efemere regis faŝista sendependa Kroatio dum enlande okazis popola antifaŝista batalo post kiu en 1945 establiĝis socialisma ŝtato Jugoslavio. Sed la historio ne haltiĝis. Sekve de kreskinta naciismo ankaŭ la socialisma Jugoslavio post 45 jaroj disfalis kaj en 1992 ekestis demokrata ŝtato Bosnio kaj Hercegovino. Ĝin agresis najbaraj ŝtatoj, dum kvar jaroj okazis kruela milito, sennombraj tragedioj de la loĝantaro, inkluzive genocidon, tiel ke nur fine de 1995 stabiliĝis paco en ĝi. Komenciĝis la nova, post la kataklismaj 1914, 1941 kaj 1992 rekonstruado de la lando kaj resanigado de la socio.
>Legu pli
AKTIVECO Baza celo de Esperanto Ligo de BkH estas disvastigo de Internacia Lingvo Esperanto inter gejunuloj de BkH, disvolvo de Esperanto-Movado kaj organizo de membraro por praktika uzo de Esperanto en internaciaj rilatoj cele forigo de lingvaj obstakloj, pro firmigo de paco, protekto de homaj rajtoj, fortigo de reciproka respekto kaj amikeco, inerŝanĝo de spritaj havaĵoj kaj disvolvo de demokratio en internaciaj rilatoj.
>Legu pli


