AKVODUKTA SISTEMO KLOKOTNICA
Sed sukcesa finiĝo de la projekto HOSPITALO TEŠANJ por "Espero" ne estis fino de laboro. Iom simbole la tagon pli frue, la 2-an de oktobro 1998 en bosnia vilaĝo Klokotnica en la komunamo Doboj-Oriento "Espero" startis novan projekto pri konstruado de la loka akvodukto. La projekton iniciatis humanitara organizi Sant Quirze Solidari kun subteno de kataluna komunamo Sant Quirze. La solenaĵoj partoprenis delegacio de Sant Quirze, urbestroj de kelkaj aliaj katalunaj komunumoj kaj reprezentantoj de la Kataluna Fondusmo. Valoro de la projekto en komenca fazo estas ĉ. 70.000 eŭroj.

En la rekonstruado de Bosnio "Espero" do partoprenas. Ĝi pruvis sian vivopovon kaj kompetenton. Ĉu ĝi defios novajn grandajn projektojn ne dependas nur de ĝi, sed ankaŭ de pluraj kunlaborantoj tra la mondo kiuj humanitaran sferon - helpon al homoj trafitaj de naturaj kaj sociaj katastrofoj, konsideras kiel sian homan devon. Solena funkciigo de "Akvodukta sistemo Klokotnica" okazis la 21-an de julio 2000. Per tiu ĉi solenaĵo Humanitara organizo Espero finis laboron kiu dauris tri jarojn, komencita per konstruteknika idea projekto kaj finita per elektroprovizado de pumpilstacio "Kloteks". Dum tiu tempo oni faris jenajn aktivecojn:
- Ellaborigo de Idea konstruteknika projekto de la Akvodukta sistemo Klokotnica
- Finkonstruo de mankantaj partoj de akvoduktaj tuboj inter akvorezervujoj "Kloteks" kaj "Frkati" (ĉirkaŭ 1 km)
- Finkonstruaj laboroj en akvorezervujo "Frkati" (V=100 cm3)
- Konstruigo de pumpilstacio "Kloteks"
- Muntado de pumpiloj en pumpilstacio "Kloteks"
- Elektroprovizaj laboroj en pumpilstacio "Kloteks" (600 m da dratlino kun latismastoj, trafostacio, elektraj instalaĵoj)
- Akcadukta reto por vilaĝoj Brđani, Habibovići, Gnječe, Frkati, Junuzovići (ĉ. 4.800 m da akvoduktaj tuboj)

La realigon de la supraj agadoj ebligis monrimedoj de humanitara organizo SQS (komunumo Sant Quirze del Valles), Fons Catala (Barcelona), Diputacio Barcelona, la komunumo Sabadell kaj donaco de akvoduktaj tuboj kaj pumpiloj de la akvoprovizora entrepreno CASSA Sabadell. Entuta valoro de la donacitaj rimedoj por la Akvodukta sistemo Klokotnica ĝis fino 2000 estis 9.000 eŭroj. Dum 2001 Espero preparis projekton pri konstruado de malŝarĝiga kamero "Gnječe", kiu plibonigus akvoprovizadon de pluraj vilaĝaj partoj. La SQS, komunumo Sabadell kaj entrepreno CASSA akceptis financi la projekton.

Espero organizis konkurson kaj elektis plej favoran firmao por realigo de la projekto - Hidroinst Kolkotnica. La projekto estas realigita en tri fazoj dum 2001 kun du kontraktoj, la unua valora 10.750 eŭroj (konstruteknikaj laboroj), la dua 21.000 eŭroj (parto de muntisaj laboroj). La tri fazo valora 2.200 eŭroj por funkciigi malŝarĝigan kameron "Gnječe" kaj ebligi akvoprovizadon en normala alvopremo estas finita en 2003. Dum 2004 Sabadell Solidari akceptis projekton pri akvolevado por etvilaĝo Hebibovići (parto de la vilaĝo Kolokotnica).

Oni betonis pumpilstacion kaj akvodukton reton por akvoprovizado de la plej altaj domoj en la etvilaĝo. Por la unua donacao en 2004 en valoro de 2.500 eŭroj oni aĉetis pumpilojn kaj tubojn, kaj pro la dua donaco en 2005 en valoro 3.500 eŭroj oni konstruis subteran kameron kaj muntis pumpilojn kaj tubojn. Signifas de ke helpo al konstruado de la Akvosistemo Klokotnica pere de Espero pligrandiĝis al 110.000 eŭroj.

>Reen